Antaux kelkaj semajnoj estis inauxguritaj tri grandaj salut-tabuloj en najbaraj vilagxoj de Herzberg.
A) Okaze de la arangxo PSI (Printempa Semajno Interncia) en pasko 2009 kun partpreno de la gartoj de PSI estis inauxguritaj du grandaj bonvenigtabuloj en Herzberg-Scharzfeld, Germanio (vilagxo kun la Unukornula Groto). La vilagxestro Hubertus Kauczor tre gxojis, ke post Herzberg, Sieber kaj Pöhlde nun ankaux Scharzfeld bonvenigas la gastojn en la internacia lingvo Esperanto.
B) La 26-an de majo en 2009 okazis inauxguro de la granda ligna bonvenigtabulo de la naciparka vilagxo Lonau. Du reprezentantoj de la vilagxa konsilantaro kaj amikoj de Interkultura E-Centro Herzberg same partoprenis.
Nun du belaj turismaj vilagxoj de Herzberg tutjare varbas per Esperanto. Kelkaj novaj fotoj estas troveblaj en la fotoalbumo cxe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?edit_gallery&edit_gallery_id=96231342
Teksto el :
Germana Esperanto-Centro,
De-37412 Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de