Turismaj komentoj en Esperanto en la urbo OBERNAI, Francio (Elzaco

Turismaj vizitoj kun esperantaj komentoj en Esperanto, nun eblas en la urbo Obernai en Francio (Elzaca Regiono / Ĉefa urbo : Strazburgo-Strasbourg).

Vidu la televidan raporton (franclingva) : http://alsace.france3.fr/info/Strasbourg-:-l-esp%C3%A9ranto-dans-les-audio-guides-60297236.html


Ankaŭ unu paĝo de la urba oficilia retejo estas esperantlingva : http://www.obernai.fr/fr/Esperanto-845.html

(FR : )

Des visites touristiques avec des commentaires en espéranto sont désormais possible dans la ville d’Obernai, en France (Région Alsace / Capitale : Strasbourg)

Voyez le reportage télévisé (lien ci-dessus). !

Une page Internet du site de la ville est également traduit en espéranto : http://www.obernai.fr/fr/Esperanto-845.html

Ville d'Obernai

2 novaj “esperanturboj” !!

2 pliaj urboj ĵus aldonis paĝojn en esperanto al iliaj oficialaj retejoj.

Jen la nomoj, landoj kaj ligililoj :

En Francio, la urbo “OBERNAI” :
http://www.obernai.fr/fr/Esperanto-845.html

En Ĉeĥio, la urbo “Helfstyn” :
http://www.helfstyn.cz/language/esperanto.html

Herzberg : Turismaj salut-tabuloj en Esperanto (panneaux de bienvenue en Espéranto à Herzberg)

Antaux kelkaj semajnoj estis inauxguritaj tri grandaj salut-tabuloj en najbaraj vilagxoj de Herzberg.

A) Okaze de la arangxo PSI (Printempa Semajno Interncia) en pasko 2009 kun partpreno de la gartoj de PSI estis inauxguritaj du grandaj bonvenigtabuloj en Herzberg-Scharzfeld, Germanio (vilagxo kun la Unukornula Groto). La vilagxestro Hubertus Kauczor tre gxojis, ke post Herzberg, Sieber kaj Pöhlde nun ankaux Scharzfeld bonvenigas la gastojn en la internacia lingvo Esperanto.

B) La 26-an de majo en 2009 okazis inauxguro de la granda ligna bonvenigtabulo de la naciparka vilagxo Lonau. Du reprezentantoj de la vilagxa konsilantaro kaj amikoj de Interkultura E-Centro Herzberg same partoprenis.

Nun du belaj turismaj vilagxoj de Herzberg tutjare varbas per Esperanto. Kelkaj novaj fotoj estas troveblaj en la fotoalbumo cxe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?edit_gallery&edit_gallery_id=96231342

Teksto el :

Germana Esperanto-Centro,
De-37412 Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de

Nova urbo kun esperantaj oficialaj retpaĝoj !

Jen nova ligilo al ĵus esperantigitaj retpaĝoj de la urbo “Svitavy” en Ĉeĥio (en ĝia lingvo : “Respublika Ceska”) :

http://www.svitavy.cz/esperanto/

(Nouvelle ville qui vient juste de publier des pages Internet en Esperanto sur son site officiel, en République Tchéque)

Esperanto-kursoj en aŭtobusoj de la urbo Bjalistoko

(Informo el Henri Masson  )

Esperanto-kursoj en aŭtobusoj de la urbo Bjalistoko
Antaŭvide al la Universala Kongreso de Esperanto baldaŭ okazonta, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto2009, en Bjalistoko, naskiĝurbo de D-ro Zamenhof, uzantoj de la urbaj aŭtobusoj povas spekti Esperanto-kursojn sur ekranoj : http://www.youtube.com/watch?v=ph1ayTg9VvU&hl=fr
Vd ankaŭ  http://ejpress.org/article/37719 (en la angla, laŭ komuniko de AFP)
Televido “TV Białystok” funkcias jam da januaro 2009 en Esperanto : http://www.tvbialystok.pl/tvesperanto/

En français :

Des cours d’espéranto dans les bus de la ville de Białystok (Pologne)


En vue du Congrès Universel d’Espéranto (Universala Kongreso de Esperanto) , qui se tiendra bientôt, du 25 juillet au 1er août 2009, à Białystok, ville natale du Dr Zamenhof, les usagers des autobus urbains pourront voir des cours d’espéranto sur des écrans : http://www.youtube.com/watch?v=ph1ayTg9VvU&hl=fr
Voir aussi http://ejpress.org/article/37719 (en anglais, d’après un communiqué de l’AFP)
Une télévision “TV Białystok” fonctionne déjà depuis janvier 2009 en espéranto : http://www.tvbialystok.pl/tvesperanto/

Bienvenue aux villes et aux citadins francophones !

Bonjour,

Nous essayons ici de regrouper, de propager et de promouvoir les informations sur les villes qui utilisent l’ESPERANTO, notamment dans leurs sites Internet officiels.

N’hésitez pas à nous laisser des informations, commentaires, ou demandes de renseignement !

Saluton, mondo !

Bonvenon al la tutmondaj esperantoparolantaj URBANOJ  kaj URBOJ !

Ĉi tie, ni provos informi kaj paroli pri la urboj, kiuj uzas oficiale Esperanton, en la reto kaj en la urbo !

Ni provos ankaŭ diskonigi ligilojn al oficialaj urbaj retejoj en esperanto (vidu ligilojn, ĉi dekstre), kaj promocii disvolvon de esperanto en la urbaj retejoj tra la mondo.